N o v a ĵ o j 2 0 0 3 - 2 0 0 4
La plej novaj informoj aperas ĉi-tie,
je la supro de la paĝo...
1983 - 2003
Nia lernejo festas sian 20an naskiĝtagon !
Septembro 03
Estas la jaro de niaj 20 jaroj. Ĝi komenciĝos per la granda festo de la 27a de septembro (paĝo preparata). Neniu marŝtendumo aŭ bivako por komenci tiun ĉi trimestron, la lernejo aktivegas: alpoŝtigo de 550 invitiloj, dosiero de amaskomunikiloj, nova prospekto, nova logo (havu ankoraŭ iom da pacienco, ĝi baldaŭ aperos sur nia hejmpaĝo...) Ni sentas ke ni trapasas gravan etapon. Gelernantoj, instruistoj kaj parencoj aktive preparas la grandan tagon. Renkontiĝo fine de la monato por la reflekto de la okazontaĵo.
Alia, la dua manifesto estos en januaro de 2004: por festi la 20 jarojn de pedagogiaj esploroj, La Grande Ourse organizos forumon, kunlaborante kun Instituto de la Edukad-Sciencoj de Universitato de Neuchâtel. Ĉeftitolo: "Infan-aktoroj, lernanto-civitanoj".
En tute la sama tempo ni bonvenigas kvar novajn gelernantojn, unu novan instruiston de biologio, unu alian de teatro, kaj ... unu novan hundon. Ĝi havas tri monatojn, ĝi nomiĝas Mopsel, ĝi estas unu "Pyrénée d'Abela". Ĝi jam nun pezas 13 kilogramojn. Ĝi havas blankajn ŝtrumpetojn, kaj duon-nigran voston.
ĉiuj rajtoj rezervitaj © 2002-2003 La Grande Ourse